"I will traduki paĝaron de Nitobe-centro al mia nacia lingvo but only if 10 aliaj lokaj personoj will fari same."
— Nicola Ruggiero
Deadline to sign up by: 7th February 2006
11 people signed up (1 over target)
More details
La Nitobe-centro celas krei diskutbazon pri egaleca kaj efika lingvopolitiko en la Eŭropa Unio kaj kunordigi reton de aktivuloj, kiuj agas ĉi-kampe.
ESF kaj E@I nun planas novan retprojekton: "Nitobe-centro por lingva egaleco en EU".
La celoj de la projekto estas:
Rektaj celoj:
• Krei dokumentan kaj organizan bazon por argumenti por egaleca kaj efika lingvopolitiko en EU.
• Elmontri alternativan modelon de multlingveco (multaj lingvoj kun Eo kiel ponto).
• Klerigi kaj alimaniere prepari aktivulojn por efika lingvopolitika agado.
• Kunordigi ĉiam pli vastan reton de aktivuloj el ĉiuj landoj de EU.
• Altigi la nivelon de publika kaj politika diskutado pri lingvopolitiko tra EU.
Nerektaj celoj:
• Estigi novan bazon (pli aktivan, pli fokusitan) por la agado de CED.
• Kunligi profesiajn esploristojn kun aktivuloj, politikistoj, kaj publiko.
• Varbi simpation kaj intereson pri Esperanto kiel lingva-kultura realaĵo.
Jen kelkaj okumentoj kiuj donas iom pli da informoj pri la planata Nitobe-centro: http://ikso.net/nitobe/